Direkte al iu atol' ne notita (по направлению к какому-то коралловому острову, не помеченному /на карте/:
Mirakla haven' – rifuĝejo (чудесной гавани – пристанищу:
Ĝi sentas ke ŝanĝos la bruan hodiaŭ (она чувствует, что сменит шумный сегодняшний день:
Alterna trankvila morgaŭo (очередной спокойный завтрашний день:
Survoje al iu finala nenio (на пути к какому-то финальному небытию:
Sen gaj' kaj sen prema malgajo (без радости и без тягостной грусти:
Aŭtuna fatalo
Vespero aŭtuna, muziko zumventa...
Soleco, ermita inerto...
La kapo sin klinas, la koro ne sentas
Minacon de l' bato averta.
La vivo bolanta, simile al maro
Ne ĉesas per ondoj marteli
La etan boaton, en kiu kun knaroj
Mi naĝas, portata sencele...
Sed tiu frenezo de l' mara ekstazo
Ne tuŝas la lacan animon,
En svena rigido ĝi sentas sin kvazaŭ
Infano tre juna sen timo.
En naĝo fatala senscie evitas
Ĝi lokojn de l' morta pereo,
Direkte al iu atol' ne notita,
Mirakla haven' – rifuĝejo.
Ĝi sentas ke ŝanĝos la bruan hodiaŭ
Alterna trankvila morgaŭo,
Survoje al iu finala nenio
Sen gaj' kaj sen prema malgajo.
Kalman KALOCSAY (1891-1976)
* * *
Mi estas perfidanto de altaro (я – предатель веры: «алтаря» = вероотступник:
Kaj kiel herezulo sur ŝtiparo (и как еретик на костре: «наборе поленьев»:
Mi kuŝas nun sur via arda sin' (я лежу сейчас на твоей горячей груди:
Turmentu min (мучай меня), bruligu min (обжигай меня:
Per ardaj ĉenoj ligu min brakumo (жгучими цепями пусть свяжет меня объятие),
Odor' de haroj (запах волос), spiro de parfumo (аромат: «дыхание» духов)
Kiel la fum' (как дым) sufoku min ĝis sven' (пусть душат меня до беспамятства).
Mi preĝas vin (я молюсь тебе), anĝelo de Gehen' (ангел Преисподней).
Drinkigu min per kisoj en ebrion (напои меня поцелуями допьяна: «в опьянение»:
Forprenu volon (отними волю), menson kaj konscion (разум и сознанье),
Ke el la sonĝo (чтобы из сна), plena de inkub' (полного кошмара),
Ne veku min la pento kaj la dub' (не пробудило меня раскаяние и сомнение).
* * *
Mi estas perfidanto de altaro,
Kaj kiel herezulo sur ŝtiparo
Mi kuŝas nun sur via arda sin':
Turmentu min, bruligu min, knabin'.
Per ardaj ĉenoj ligu min brakumo,
Odor' de haroj, spiro de parfumo
Kiel la fum' sufoku min ĝis sven'.
Mi preĝas vin, anĝelo de Gehen'.
Drinkigu min per kisoj en ebrion,
Forprenu volon, menson kaj konscion,
Ke el la sonĝo, plena de inkub',
Ne veku min la pento kaj la dub'.
* * *
Ho, ŝanĝis sin la firmament' (о, изменился небосвод),
La ter' (земля), aero (воздух)!
Susure flustras al mi vent' (шелестяще шепчет мне ветер:
Liber' (свобода), libero!
Ligita estis mia kor' (связанным было моё сердце)
En tre malvasta rondo (в очень узком кругу),
Jen, nun mi ĝin donacas for (/и/ вот теперь я его раздаю: «раздариваю»:
Al tuta (всему), tuta mondo (миру)!
Ja kuŝu la printempa kot' (/что/ же, пусть лежит весенняя слякоть:
Sur ter' malpure (на земле грязно),
Mi ĝin per la sepmejla bot' (я её в сапогах-скороходах: «семимильным сапогом»: